Hedda Gabler Dramo en kvar aktojn
Hedda Gabler Dramo en kvar aktojn
By Henrik Ibsen
4 Jun, 2020
(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la de
... Read more
(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro. Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kun flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe sur la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝoj ĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhela porcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda tablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo staras etaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de la malantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra kupolo. — Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en vazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambroj kuŝas dikaj tapiŝoj. — Matena lumo. La suno brilas tra la vitra pordo.) Less